Municipo Sázava situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 2 km oriente de la urbo Lanškroun, laŭlonge de la rivero Moravská Sázava. Transverse en la vilaĝo gvidas la ŝoseo n-ro 315 inter Lanškroun kaj Zábřeh. Vivas ĉi tie 564 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lubník, Lanškroun, Žichlínek kaj Albrechtice.
Historio
La unua skriba mencio pri vilaĝo Sázava estas el la jaro 1294 en donaca akto de la reĝo Venceslao la 2-a, per kiu li dediĉas sinjorejon Lanškroun kun vilaĝo Sázava, tiam Zasow, al nova monaĥejo en Zbraslav.
Komence de la 14-a jarcento agis en ĉirkaŭaĵo kavaliroj-rabistoj, ĉefe (Hynek el Dubí, Ješek el Šilperk, Jan Vosthub, Petr el Písečná, Bohuněk el Šumperk, Jeník el Žampach). Ili eldevigadis elaĉetmonon, brulsavan monon, rabis la povrajn subulojn.
Nomo de la vilaĝo ofte ŝanĝiĝis. Ĝi estis Zasow, Scazowa, Czsauaw, Zassav, Sazawau , Sazawa, Zasze, Zosau, Zohse, Zohsse, ree Sazawa
En la jaro 1514 Vojtěch el Pernštejn donis al subiĝintaj vilaĝoj, do ankaŭ al Sázava, rajton testamenti senheredan postlasaĵon.
En la jaro 1808 Christian Polykarp Erxleben fondis en Sázava tolproduktan fabrikon kaj blankigejon. Antaŭ la jaro 1858, post morto de la fondinto, la fabriko malprosperis. Ĝi estis rekonstruita ree en muelejon kaj je fabriko pri mebloj. De la jaro 1901 en Sázava estis fabriko pri meblaj ŝtofoj.
En 1850 estis nuligita t.n. patrimonia sistemo, estis nuligitaj sinjorejoj. Ĝis tiu ĉi jaro Sázava apartenis al la sinjorejo Lanškroun kaj poste ĝi estis memstara komunumo.
Vilaĝo Sázava estis en la jaro 1976 kunigita al la urbo Lanškroun. En 1992 ĝi ree memstariĝis kaj bone prosperas.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 595 |
---|
1880 | 672 |
---|
1890 | 661 |
---|
1900 | 588 |
---|
1910 | 545 |
---|
1921 | 597 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 489 |
---|
1950 | 369 |
---|
1961 | 414 |
---|
1970 | 403 |
---|
1980 | 520 |
---|
1991 | 529 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 554 |
---|
2014 | 572 |
---|
2016 | 572 |
---|
2017 | 564 |
---|
2018 | 555 |
---|
2019 | 563 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 569 |
---|
2021 | 569 |
---|
2022 | 562 |
---|
2023 | 568 |
---|
2024 | 564 |
---|
Memorindaĵoj
Kapelo
Kapelo de Sankta Prokopio estis konstruita en la jaro 1858 kun helpo de la imperiestro. La altaro estas el la duono de 19-a jarcento. Bildo de Sankta Nikolao estas el la unua duono de 19-a jarcento, orgeno el la unua duono de 18-a jarcento.
Statuoj
- Statuaro de Pietato antaŭ la kapelo troviĝas sur alta prisma soklo kun restoj de pentraĵoj kaj estas datita 1681.
- Statuaro de Sankta Triunuo apud la ŝoseo devenas el la jaro 1811.
Bibliografio
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.