|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hluboká
|
Municipo Hluboká situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en montetaro inter urbo Skuteč kaj Nové Hrady, 8 km oriente de Skuteč. Vivas ĉi tie 186 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skuteč, Perálec, Luže, Zderaz kaj Leština.
Historio
Vilaĝo Hluboká ekestis verŝajne en la 13-a jarcento kiel karbigista domaro kaj ĝia nomo Hluboká (Profunda) estis derivita de lokiĝo en vastaj (profundaj) arbaroj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 733 |
---|
1880 | 737 |
---|
1890 | 688 |
---|
1900 | 643 |
---|
1910 | 664 |
---|
1921 | 591 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 574 |
---|
1950 | 384 |
---|
1961 | 435 |
---|
1970 | 398 |
---|
1980 | 324 |
---|
1991 | 273 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 225 |
---|
2014 | 196 |
---|
2016 | 192 |
---|
2017 | 192 |
---|
2018 | 187 |
---|
2019 | 185 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 191 |
---|
2021 | 177 |
---|
2022 | 193 |
---|
2023 | 185 |
---|
2024 | 186 |
---|
Partoj de municipo
- Hluboká
- Dolany
- Chlum
- Stítež
Vidindaĵoj
En la vilaĝo estas videblaj kelkaj originaj masonitaj kaj ĉarpentitaj vilaĝaj domoj, sur vilaĝplaco estas kampanileto. Proksime de la vilaĝo kreskas vidindaj grandaj tilioj kaj super la vilaĝo estas belvidejo Borůvka (Mirtelo). En Hluboká estas nova skilifto kun prilumata skidescendejo kaj artefara neĝigado.
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
Partoj de municipo Hluboká (4) |
---|
|
|