Malgranda vilaĝo Trpík situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en montetaro Třebovské mezihoří, ĉe neĉefa ŝoseo kaj apud rojo alfuanta en Lukavský rivereto, 10 km sude de Lanškroun. Vivas ĉi tie 88 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Damníkov, Luková, Anenská Studánka, Mladějov na Moravě kaj Rychnov na Moravě.
Historio
La vilaĝo estis verŝajne fondita de germanaj koloniistoj. La unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1304, kiam la reĝo Venceslao la 2-a dediĉis tutan regionon de Lanškroun al la monaĥejo en Zbraslav. Malfacila situo por Trpík, germane Tirpings, ekestis post murdo de la reĝo Venceslao la 3-a en la jaro 1306. Tiam ĝi kaj pluaj vilaĝoj en vasta ĉirkaŭaĵo estis ofte rabitaj de iuj nobeluloj. La ordon renovigis nur reĝo Karolo la 4-a. La klostro Zbraslav poste vendis Trpík al Jindřich el Brandýs kaj tiu en la jaro 1402 vendis la vilaĝon al aŭgustiana monaĥejo en Lanškroun. Al ĝi Trpík apartenis ĝis husanaj militoj. De tiam la vilaĝo jam apartenis al sekularuloj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 326 |
---|
1880 | 310 |
---|
1890 | 314 |
---|
1900 | 286 |
---|
1910 | 261 |
---|
1921 | 266 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 239 |
---|
1950 | 130 |
---|
1961 | 113 |
---|
1970 | 104 |
---|
1980 | 78 |
---|
1991 | 70 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 66 |
---|
2011 | 63 |
---|
2014 | 81 |
---|
2016 | 83 |
---|
2017 | 86 |
---|
2018 | 85 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 84 |
---|
2020 | 85 |
---|
2021 | 91 |
---|
2022 | 90 |
---|
2023 | 84 |
---|
2024 | 88 |
---|
Memorindaĵoj
Kapelo
Malfrubaroka kapelo de Sankta Anna estis konsekrita en la jaro 1776. Ĝi estas oblonga kun trilatera fermaĵo kaj fronto kronita per trilatera pinjono, membrigita per zonoj en la stuko. Interne estas barela volbo kun segmentoj.
La ĉefaltaro estas ornamita per statuo de Sankta Anna, popoldevena, baroka, en akanta kadro el la unua duono de 18-a jarcento. Sub la ĥorejo estas statuoj de Sankta Maria kaj de Sankta Laŭrenco, popoldevenaj. Sur la ĥorejo estas ŝranketo kun valora statueto de Nemakulita el la duono de 18-a jarcento.
Kruco
Antaŭ la preĝejo estas ŝtona kruco sur voluta soklo, devenanta el la dua duono de 18-a jarcento.
Bibliografio
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Vidu ankaŭ