Nomo de la vilaĝo aperas en skribaj dokumentoj el la jaro 1167. Laŭ legendo pretigis lignaĵistoj en ĉirkaŭaj arbaroj furnirojn por kribliloj. Ulman, kverkan kaj fagan lignon el ĉirkaŭaĵo de Lubná oni uzadis ĉefe por produktado de fleksataj aĵoj. El tio estis derivita Lubný les (Furnirarbaro), Lubný potok (Furnirrivereto) kaj ankaŭ nomo de la nova vilaĝo.
Alia klarigo de la nomo Lubná estas, ke tiel pli frue nomiĝis la rivereto. Ĉar la vorto "lub" en slavaj lingvoj signifas arboŝelon, Lubná estis rivereto, en kiu flosis multaj ligneroj. Ankaŭ la nomo povis signifi vilaĝon, kie por kovrado de tegmentoj uzadis arboŝelojn.
Antaŭ la jaro 1847 infanoj devis viziti la lernejon en Sebranice, kio estis en submontara regiono, ĉefe en vintraj monatoj, malfacila aŭ eĉ danĝera. De tiu jaro instruis la infanojn legi, skribi kaj kalkuli helpinstruisto el Sebranice rekte en Lubná. En la jaro 1854 estis en la vilaĝo aprobita memstara lernejo.
En la jaro 1835 ekfabrikis proksime de Lubná t.n. Kajetánčina vitrofarejo. Ĝi ekestis laŭ interkonsento de magazendomo Lazar Pick kaj familiaro Valdštejn el Litomyšl. Bonkvalitaj produktaĵoj estis eksportataj en Hispanion, Nederlandon, Turkion kaj Amerikon.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 604
1880
1 584
1890
1 493
1900
1 444
1910
1 448
1921
1 429
Jaro
Loĝantoj
1930
1 440
1950
1 064
1961
1 077
1970
974
1980
949
1991
953
Jaro
Loĝantoj
2001
977
2014
998
2016
975
2017
976
2018
961
2019
958
Jaro
Loĝantoj
2020
947
2021
892
2022
941
2023
939
2024
937
Memorindaĵoj
Kapelo
Kapelo de Sankta Anna estis en Lubná konstruita en la jaro 1921. Post alkonstruo de turo en la jaro 1993 ĝi fariĝis dominanto videbla el vasta ĉirkaŭaĵo.
Mariakulta kolono
Mariakulta kolono estis konstruita en la jaro 1888. Ĝia aŭtoro estis Josef Kroupa el Litomyšl.
Lignaj kabanoj
En la vilaĝo estas konservitaj lignaj kabanoj el la unua duono de 19-a jarcento.
Memorindaj arboj
En Lubná troviĝas kelkaj arboj signifaj per sia aĝo kaj grandeco.
Estas ĉi tie proklamita memorinda arbo - tilio korfolia, kies aĝo estas 350 - 400 jaroj, alta ĝi estas 24 m, cirkonferenco de trunko 570 cm.
Ankaŭ ĉi tie kreskas t.n. Kadidlova jedle (Abio de Kadidlo), kiu estas unu el la plej altaj arboj en Ĉeĥio. Ĝian aĝon oni taksas je 400 jarojn.