Veliny estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, situanta proksimume 5 km oriente de urbo Holice apud ŝoseo n-ro 36 el Pardubice kaj Holice al Častolovice. En la komunumo vivas 498 loĝantoj (2024). En historiaj dokumentoj la komunumo estas unue menciita en la jaro 1366. En la vilaĝo estas preĝejo de Sankta Nikolao, protektata kultura memorindaĵo.
De la duono de la 13-a jarcento ĝis la duono de la 14-a jarcento estis en Bohemio prisetlataj regionoj ĝis tiam arbarkovritaj, okazis ŝanĝado de virga grundo en plugeblaj kampoj kaj fondado de novaj vilaĝoj kaj urboj. Krome de enlanda loĝantaro, tiun grandegan koloniigan taskon ĉeestis ankaŭ grupoj de fremduloj, plejparte el germanaj landoj. Laŭ historiaj raportoj estis en ĉi tiea regiono vasta arbaro nomata "Reĝolando", havaĵo de la ĉeĥaj reĝoj. En la nomita tempo ekestis ĉi tie komunumoj Holice, Ředice, Roveň, Litětiny, Komárov kaj pluaj. Pri fondo de tiuj ĉi vilaĝoj ekzistas neniu skriba dokumento.
Ankaŭ fondo de Veliny estis efektivigita verŝajne en tiu ĉi tempo. Atestas pri tio area aranĝo de la vilaĝo en formo de t.n. huba komunumo. De la vilaĝplaco laŭlonge de la vojo en direktoj al oriento kaj al okcidento estis konstruataj bienoj, malantaŭ kiuj estis longaj hubo-kampoj ĝis limoj de la katastra distrikto. Proksimuma formo de la huboj estis videbla ĝis antaŭnelonge, ĝis kiam la kampoj estis kunigitaj kadre de socialisma agrikultura kooperativo. Simila priskribita formo de la domoj kaj kampoj estis en regiono de Holice en plejparto de la komunumoj kies fondo estas fiksata en la t.n. unuan kolonizon.
La plej malnova dokumento kun nomo de la vilaĝo estas en arĥivoj en Vatikano. La notaĵo el la jaro 1366 koncernas pastron Víšek en Veliny. Poste nur en dokumentaro de Vilém el Pernštejn el la jaro 1507 estas aĉetkontrakto kun Čeněk Dašický el Barchov, kie en listo de aĉetitaj vilaĝoj estis nomata vilaĝo Veliny.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
683
1880
655
1890
644
1900
616
1910
667
1921
685
Jaro
Loĝantoj
1930
680
1950
567
1961
590
1970
486
1980
405
1991
356
Jaro
Loĝantoj
2001
372
2011
424
2014
452
2016
458
2017
476
2018
480
Jaro
Loĝantoj
2019
476
2020
484
2021
476
2022
489
2023
497
2024
498
Memorindaĵoj
Preĝejo de Sankta Nikolao
Preĝejo de Sankta Nikolao devenas el la jaro 1752, estas baroka, ununava kun trilatere fermita presbiterejo kaj kun antaŭĉambro en okcidenta fronto. La plafono estas plata ligna, la ĥorejo estas portata per skulptitaj kolonetoj. La tegmento estas kovrita per ŝindoj. La ekipaĵo estas novrenesanca el la jaro 1904, bildo de Madono en belega kadro el la 1-a duono de la 18-a jarcento, benkoj el la 18-a jarcento, en sakristio estas tri popolaj bildetoj sur vitro el la 19-a jarcento. La kirko estas protektata kultura memorindaĵo.
Sonorilejo
Sonorilejo apud la kirko estis konstruata eble samtempe kun la preĝejo. Ĝi estas sur oklatera ŝtona submasonaĵo, havas oklateran ŝelaĵon kaj tendoforman tegmenton.
Kadavrejo
El la sama tempo kiel la preĝejo kaj sonorilejo estas ankaŭ trabfaka kadavrejo. Interne estas bildo de Sankta Nikolao en riĉe skulptita kadro el la 1-a duono de la 18-a jarcento. En kadavrejo estas deponita tiel nomata "Jozefinisma ĉerko" el 1780-aj jaroj. La ĉerko ne havas fundon kaj estis destinita por enterigado okaze epidemioj kaj amasmortado. Por kontraŭstaro de la publiko tiu ĉi maniero de enterigado ne estis praktikata. La pesta ĉerko ne estas publike prezentata.
Literaturo
Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.