Dum la 15-a jarcento en tiu teritorio reĝlando ekzistis.La areo - kiu nun estas konata Dagupan - estis kovrita per mangrovo kaj palmoj. La indiĝenoj vivis laŭ la marbordo kaj riverbordoj. La indiĝenoj nomis la areon Bacnotan, kiu poste estis integrigita al Lingayen 1583 jam dum la hispana kolonia erao. Dagupan mem estis fondita en 1590. La unua longdistanca fervojo en Filipinoj inter Manilo kaj Dagupan estis malfermita en 1892. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). La japanaj aviadiloj jam bombardis en Dagupan en 1941. La municipo aŭ sendependa komunumo estis kreita en 1947. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj. Intertempe en 1962 okazis serio de fortaj sismoj dum proksimume tri semajnoj, eĉ en 1990 denove estis sismo.
Ekonomio
Dagupan estas grava komerca kaj financa centro norde de Manilo, ankaŭ ekonomia centro de Pangasinano. La industria branĉo konsistas el produktadoj de motorveturiloj, la agrikultura ĉefe el fiŝkaptado.
Religio kaj eduko
La loĝantoj estas plejparte katolikoj, sed estas ekzemple baptistoj, metodistoj. Dagupan jam dum la hispana erao estis edukcentro. Nuntempe funkcias en la urbo universitatoj, kolegioj, liceo, seminario kaj akademio.
Trafiko
En Dagupan la fervojo fermis en la malfruaj 1980-aj jaroj. Voje la urbego estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojoj al interno de la insulo. Enurbe tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas.
Klimato
Dagupan situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2091 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 27,5 °C kaj varias inter 24-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.