Dipolog antaŭe estis konata kiel Tulvanan (Tulwanan) jam en la 14-a jarcento, tamen iomete for de la maro pro la oftaj ĉinaj atakoj. En 1563 proksimume 800 familioj alvenis kaj fondis loĝlokon ĉe la marbordo. Ili jam povis kontraŭstari la atakojn. Post 2 jaroj jam hispana ŝipo vizitis ĝin kaj nomis ĝin Daquepitan. Baldaŭ aŭgustenaj monaĥoj kristanigis la loĝantojn. En 1609 komence en batalo la muslimoj estis venkitaj. La unua vera mencio okazis en 1834. Usono havis la insulon ekde 1897. Tiutempe Dipolog estis flora komerca komunumo kaj amase alvenis migrantoj el aliaj regionoj. La sendependa municipo estis establita en 1912. Mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. En 1951 foraj areoj estis forigitaj al najbara komunumo. Dipolog atingis la filipinan klasifikadon komponenta urbo en 1970, poste la internacian klasifikadon grandurbo (pli granda ol cent mil loĝantoj) en 2000-aj jaroj.
Ekonomio
En Dipolog la plej grava branĉo estas la fiŝkapta industrio, krome estas ankaŭ komerco, turismo, servoj, bredado (karabaoj (nacia besto), brutoj, ĉevaloj, kaproj, porkoj), iom da agrikulturo.
Religio kaj eduko
En Dipolog katolika diocezo kaj kampusoj funkcias.
Trafiko
Dipolog estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte, krome kuras vojo al interno de la insulo. La urbego havas enlandan flughavenon kaj maran havenon. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.