Ipil origine estis marĉa areo. Tamen la loko estis laŭvoje ŝipe kaj piede inter Zamboanga kaj Pagadiano, tial oni establis haltejon kun nomo Sanito. En 1949 la loko akiris la titolon municipo kun la loknomo Ipil. Matene de la 3-a de aprilo 1995 Ipil estis atakita de ĉirkaŭ 200 armitaj ekstremistoj de en:Abu Sayyaf, kiuj pafis al loĝantoj, rabis bankojn, prenis 30 ostaĝojn kaj poste bruligis centron de la urbo.
Religio
En Ipil loĝas plejparte katolikoj. Ekzistas ankaŭ diversaj kristanaj konfesioj, fine muslimoj.
Trafiko
En Ipil trairas la laŭmarborda vojo inter Zamboanga-Pagadiano, kiun krucas same signifa vojo inter la norda kaj suda marbordoj. La urbo havas enlandan flughavenon kaj maran havenon.
Klimato
La klimato de Ipil estas klasifikita kiel tropika klimato. Jare pluvas averaĝe po 1520 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo kaj novembro. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.