Dumaguete (prononcata "Dumagete"), oficiale City of Dumaguete, kutime Dumaguete City, estas kvinaklasa urbego en la filipina provinco Orienta Negroso. Ĝi estas la ĉefurbo, ĉefhaveno, kaj plej loĝata urbo de la provinco. Ĝi havas plurajn universitatojn, el kiuj plej eminentas Universitato Silliman.
Bildaro
Urbodomo de Dumaguete
Provinca kapitolo de Orienta Negroso
Plaĝo laŭ Bulvardo Rizal
Halo Silliman de la samnoma universitato
Silliman-Avenuo
Preĝejo de S-ta Katerino de Aleksandrio
Pejzaĝa rigardo al la haveno de Dumaguete
Trirada biciklo en Dumaguete, unu el la ĉefaj formoj de publika transporto en la urbo