Ormoc estis fondita en 1834. Post la hispana erao dominado de Usono daŭris ĝis 1946, sed la japanoj havis la areon inter 1942-1945. Ormoc atingis la urban rangon en 1947, la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1970-aj jaroj. En 1991inundo okazis. Oni registris 4,922 mortojn, 3,000 mankantajn personojn, 14,000 detruitajn domojn. Neniu el la 3,000 mankantaj personoj iam estis trovitaj. La kontraŭleĝa arbodehakado kaŭzis la inundon. En 2006 granda fajro okazis ĉe butiko.
Ekonomio
Ormoc estas la ekonomia, kultura kaj komerca centro de okcidenta Lejteo. La ekonomia bazo de Ormoc estas bona miksaĵo de agrikulturo, fiŝkaptado, industrio, turismo, kaj komercaj servoj. Sukerkanoj, rizoj kaj ananasoj estas la ĉefa produkto de la agrikultura sektoro.
Religio
Plimulto de la loĝantoj estas romkatolikoj, ekzistas ankaŭ islama malplimulto.
Eduko
Ormoc estas instrua centro por okcidenta Lejteo, kie kampuso kaj kelkaj kolegioj funkcias. Krome ekzistas ĉina lernejo.
Trafiko
Ormoc estas alirebla laŭ la traira marborda vojo, krome estas alia vojo al interno de la insulo. La urbego havas flughavenon kaj maran havenon. Enurbe busoj trafikas.
Klimato
Ormoc situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare falas po 1598 mm. Inter majo kaj decembro daŭras la pluva sezono. La averaĝa temperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.