En 1573 la unua konkerinto aperis en la vilaĝo, kiun la hispanoj nomis Naga. Post 2 jaroj la hispanoj fondis komercan centron trans la rivero sub la nomo Cáceres. En 1595 la loko pli graviĝis, jam kiel sidejo. Baldaŭ la centro kaj la vilaĝo kunfandiĝis en unu komunumon sub nomo Nueva Cáceres por distingi ĝin de alia loko en Hispanio. Nueva Cáceres estis longe provinca ĉefurbo, nature ankaŭ signifa katolika centro. Dum usona regado la urbo reduktiĝis al municipo
kaj en 1919 ĝi perdis sian hispanan nomon kaj iĝis oficiale Naga. Okazis mallonga japana okupo inter 1942-1945. Naga urbiĝis laŭ filipina klasifikado en 1948 kaj ĝi atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj. Intertempe ekde 1955 Naga ne plu estas provinca ĉefurbo.
Ekonomio
Naga estas komerca, religia, kultura, industria, komerca, eduka kaj financa centroj de la regiono. La urbego situas en mezo de la provinco kaj ĉirkaŭas ĝin ĉiuflanke arbaroj kaj riĉaj terkulturaj kaj fiŝkaptaj areoj.
Religio kaj eduko
Naga estas eklezia sidejo de la ĉefepiskopujo Caceres, ankaŭ pilgrimloka urbo. La loĝantoj estas plejparte katolikoj, sed estas ekzemple baptistoj, aliaj protestantaj sektoj, ankaŭ islamanoj, sikhoj kaj taoistoj.
Naga havas flughavenon por malgrandaj aviadiloj inter Pili kaj Naga, ankaŭ fervojan kaj aŭtobusan stacidomojn. Al Naga 3 ĉefvojoj kuras. Enurbe tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas.
Klimato
Naga situas en la savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1864 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, inter majo-novembro estas la pluva sezono. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.