Tanay estis fondita fare de fruaj aŭstral-indoneziaj homoj. Depost la hispana konkero de Manilo franciskanaj misiistoj alvenis por kristanigi la loĝantojn (1570-1574). Hispana fondo de Tanay okazis en 1583 kun la najbara komunumo. Tanay estis fondita kiel aparta vilaĝo en 1606 sub la nomo "Monte de Tan-ay". En 1638 la vilaĝo estis bruligita dum ribelo de ĉinoj loĝantaj en la areo, la rekonstruo okazis en 1640 en la nuna loko. Tanay iĝis municipo en 1894. Dum la filipina revolucio la loĝantoj estis partoprenantoj. Ekde 1900Usono dominis, inter 1942-1945 la japanoj. En 1959 oni establis someran feriejon. En 2009tifono faris grandajn detruojn, la lago leviĝis kaj inundo okazis. Tanay en la fruaj 2010-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).
Ekonomio
Ekonomia de Tanay konsistas ĉefe el fiŝkaptado, agrikulturo kaj komercado.
Religio kaj eduko
58% de la loĝantaro estas romkatolikoj en Tanay, kie ankaŭ universitatoj funkcias.
Klimato
La klimato de Tanay estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 2932 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 20-26 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Trafiko
Tanay estas alirebla laŭ traira ĉefvojo, krome estas ankoraŭ flankovojo. En la urbego aŭtobusoj, busetoj kaj tricikloj liveras la pasaĝerojn.