En la fruaj jaroj la loko estis sovaĝa arbaro. Tiu pitoreska pejzaĝo kuraĝigis eksterlandanojn ekloĝi en ĉi tiu loko. Unu el ili estis familio de japana komercisto. Li komencis planti agrikulturaĵojn. Iom poste ankaŭ kristanoj ekloĝis kaj same komencis planti agrikulturaĵojn. La kolonia erao ĉi tie forpasis senŝpure. En 1940 la ŝtato komencis aŭdacan programon, kiuj volis ekloĝi ĉi tie, tiuj ricevis terpecon. Alvenis homoj eĉ el Luzono. La programo estis interrompita dum dominado de japanoj inter 1942-1945. La municipo aŭ sendependa komunumo estis kreita en 1957. Ĝis 1963 la progreso estis tre malrapida, ĉar la agrikulturaj varoj havis malaltan merkatan valoron. Ŝanĝo okazis, kiam alvenis la plej granda ananasa kompanio. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj. Polomolok jam estas preta por iĝi urbo laŭ la filipina klasifikado.
Cebuano estas vaste parolata kaj estas la gepatra lingvo de plimulto de la loĝantoj. Polomolok estas sidloko de kampuso.
Trafiko
Polomolok situas inter ĉefvojo Koronadalo kaj General Santos, kien aŭtobusoj trafikas. La plej proksima haveno kaj flughaveno funkcias en General Santos.
Klimato
Polomolok situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1623 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 22-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.