Balanga antaŭe estis vilaĝo antaŭ ol dominikanoj establis komunumon en 1714. Post fondo de Bataano kiel aparta provinco en 1754, Balanga fariĝis ĉefurbo pro sia favora loko. Post dominado de hispanojUsono havis la areon inter 1898-1946, sed inter 1942-1945 japana dominado okazis. En 2000 la statuso estis levita al komponenta urbo.
Trafiko
Balanga voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. La plej proksima flughaveno funkcias en Olongapo.
Eduko
Balanga estas la eduka centro de la provinco. La urbo nuntempe havas publikan (ŝtatan) universitaton kaj plurajn privatajn altlernejojn.
Religio
En Balanga vivas plej ofte katolikoj, iomete baptistoj, metodistoj kaj aliaj.
Klimato
La klimato de Balanga estas klasifikita kiel tropika klimato kun musono. Jare pluvas averaĝe po 1326 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.