Bongao situas en la okcidenta parto de la insulo Tavi-Tavio [1]. La teritorio de la komunumo inkluzivas insulon Bongao kaj aliajn malgrandajn insulojn, same kiel la okcidentan finaĵon de insulo Tavi-Tavio. Zamboanga troviĝas 310, Puerto Princesa 527, regiona ĉefurbo Kotabato (urbo) 534, Dabao 665, Cebuurbo 725, ĉefurbo Manilo 1056, Kezonurbo 1069, Baguio 1255 kilometrojn (aere) [2].
Historio
En tiu areo vivis homoj jam antaŭ 5-8 jarmiloj. Ekde la 14-a jarcento islamaj misiistoj alvenis kaj establis la unuan moskeon de Filipinoj. La provinco ne estis oficiale kontrolita rekte de la hispanoj, ĉar la Sultanlando de Suluo baris tion milite. Tamen okazis hispana kontrolo en la lasta periodo antaŭ la usona periodo. La usona dominado finiĝis dum la 2-a mondmilito kaj poste ĝis la fruaj 1970-aj jaroj Bongao estis nur malantaŭa vilaĝo. La ĉefurbo de la provinco estis Batu-Batu, poste pro armita ribelo jam Bongao. Subite la loĝantaro ŝveliĝis, en la 2010-aj jaroj Bongao akiris la internacian klasifikon grandurbo (pli granda, ol cent mil).
Ekonomio
La alvenintaj ĉinoj malfermis la komercon en Bongao.
Bongao situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1874 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.