Silang - tagalogeBayan ng Silang - estas triaklasa universitata urbego en Filipinoj, en regionoCALABARZON, en provincoKavito. La loknomo devenis de la tagaloga vorto silanganano kun la signifo "orienta", ĉar la urbeto kuŝis ĉe la orienta parto de Kavito.
La areo de tiu ĉi loko dum la hispana periodo estis pli granda, antaŭ la 20-a jarcento ĝia areo reduktiĝis al la nuna grandeco, ĉar kelkaj eksteraj partoj sendependiĝis.
Ekonomio
Silang estas agrikultura loko. La primaraj kultivaĵoj estas kokosoj, kafoj, maizoj, bananoj, ananasoj, mangoj kaj avokadoj. Fekundaj grundoj kaj abundaj akvofontoj faras Silang taŭga por produktadoj de ekzotikaĵoj. La agrikulturo tiris la prilaboran industrion kaj komercon.
Eklezioj kaj eduko
Vasta plimulto en Silang vivas romkatolikoj plejparte, dum protestantismo estas la dua plej granda religio. Ekzistas ankaŭ mormonoj kaj islamanoj. En la urbego funkcias eklezia kaj ŝtata universitato, polica akademio, kolegio kaj instituto.
Trafiko
Silang havas trairan ĉefvojon el Manilo, krome estas provincaj flankovojoj. La urbego estas atingebla per aŭtobusoj.
Klimato
La klimato de Silang estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.