En tiu areo indiĝenoj havis loĝlokon Culilay. Alvenis hispanoj, kiuj kristanigis la loĝantojn. La loknomo laŭ la hispanoj estis San-Juan. La usonanoj kreis la nunan nomon dum dominado de Usono. La japanoj regis inter 1942-1945.
Trafiko
Prosperidad estas alirebla laŭ ĉefvojo el Bayugan aŭ Dabao.
Klimato
Prosperidad situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 1184 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen iomete pli ofte inter novembro-februaro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Eduko
En Prosperidad satelita kampuso funkcias ekde 1968.