Laŭ la urba onidiro la loknomo signifas: "la unua urbo establita laŭ la lago". La loko estis sendependa paroĥo en 1621 fare de la franciskanaj misiistoj. La vilaĝo estis establita en 1737 kaj urbiĝis en 1900 jam dum la usona kolonia periodo. Dum la 2-a mondmilito Binangonan estis evakua centro por la loĝantoj de Manilo kaj najbaraj antaŭurboj. Homoj kaŝis en duoninsulo kaj proksimaj insuloj. Tamen la urbo travivis japanan dominadon inter 1942-1945. La liberiĝo okazis senbatale. En 1946 la municipo ricevis pli grandan aŭtonomion. En fine de la 1980-aj jaroj la komunumo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda ol cent mil da loĝantoj).
Ekonomio
La ekonomio de Binangonan konsistas el agrikulturo (49 %). La industrio konsistas ĉefe el produktado de cementoj. La turisma industrio havas longan perspektivon. Binangonan estas grava provizanto de dolĉakvaj fiŝoj.
Religio kaj eduko
En Binangonan vivas katolikoj plejparte. Kampuso kaj kelkaj akademioj funkcias en la urbo.
Trafiko
Binangonan havas solan trairan vojon el Taytay kaj kuras plu laŭ la lagobordo. La haveno servas nur por la fiŝkaptistoj.
Klimato
La klimato de Binangonan estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 2204 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro estas la pluva sezono kun pli oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.