Maravi estis fondita kiel Dansalan en 1639 fare de la hispanoj. Tamen en la sama jaro ili forlasis la lokon pro forta atako de loka armeo. La hispanoj revenis en malfrua 19-a jarcento. Ekde 1900 dominado de Usono daŭris ĝis 1946, tiutempe (1907-1940) la urbeto estis administra centro de la provinco. La japanoj havis la areon inter 1942-1945. La oficiala nomo iĝis Maravi en 1956. Ĝi atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj. En 2017 por-islama taĉmento atakis la urbegon, estis deklarita militjuro en la insulo.
Ekonomio
La ekonomio de Maravi estas plejparte bazita sur agrikulturo, komerco kaj eksporto. La industria branĉo estas ĉefe prilaborado de agrikulturaĵoj (rizoj, maizoj, lignaĵoj, krome estas vestoproduktado.
Religio
Plimulto de la loĝantoj estas islama (99,6%). Nur en tiu urbo en Filipinoj regas la ŝario tamen sen ŝtonumo, amputoj, vipadoj. La distribuado de alkoholaj produktoj kaj hazardludo estas malpermesita kaj virinoj devas kovri siajn kapojn.
Eduko
Maravi estas hejmo de la ĉefkampuso de Mindanao Universitato.
Trafiko
Maravi estas alirebla laŭ la traira vojo laŭ la lago, krome estas po unu vojoj al interno de la insulo respektive al la marbordo.
Klimato
Maravi situas en la tropika klimato, tamen pro ĝia alta alteco (700 m), la vetero estas malvarmeta en tropika senco. Jare falas po 2791 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 18-28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.