La komunumo estis nomita "Bayumbung" en 1739 fare de hispanaj aŭgustenaj monaĥoj, kiu poste estis ŝanĝita al Bayombong. (Ĝi estis formale fondita en 1739.) En 1754 la loka administracio ekfunkciis. La preĝejo (nun katedralo) estis konstruita inter 1773-1792. La unua bazlernejo ekfunkciis en 1916, mezlernejo post 2 jaroj jam dum dominado de Usono. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. En 1982 la urbeto iĝis dioceza sidejo.