Sagay estis fondita en 1860 sub nomo vilaĝo Argüelles en la enfluejo de la rivero Bulanon fare de hispana kapitano. Dum la Filipina Revolucio Sagay estis signifa partoprenanto. La malfacile gajnita Unua Filipina Respubliko tamen estis mallongdaŭra, ĉar la lando transiris al la manoj de alia kolonia potenco Usono en 1898. En 1906 nomo de la urbo estis oficiale ŝanĝita al Sagay. La usona influo donis politikan kaj kulturan aspekton de la loĝantoj. La tera transportado komencis anstataŭi la maran. La unuaj publikaj lernejoj kondukitaj en la angla estis establitaj. Usonaj misiistoj estis senditaj por instrui pli da filipinaj anglaj instruistoj. En 1907 lignomuelejo estis establita. Kvankam oni faris rimedojn por malebligi la detruon de la riĉa arbaro ĉirkaŭ Sagay, la rearbaraj programoj malsukcesis. Poste, la malnovaj arbaraj areoj transformiĝis plejparte en sukerkanajn kampojn kaj iuj en grenkampojn. La establita sukera uzino donis al Sagay alian gravan industrian evoluon en la 1920-aj jaroj. Alvenis multe da enmigrintoj el aliaj provincoj, tial Sagay iĝis fandopoto de etne-malsamaj homoj. Ankaŭ la komerco prosperis. La japana okupo okazis inter 1942-1945, en tiu periodo rezista movado estis en la montaj regionoj. Post la liberiĝo la fabrikoj estis detruitaj kaj la ekonomio estis ruinigita, sed poste lernejoj, merkatoj kaj vendejoj estis establitaj spite tion, ke dum la milito multaj mortis. Fine de la 1950-aj jaroj provinca kaj nacia helpoj alvenis, pli da vojoj kaj lernejoj estis konstruitaj, oni plantis kun kokosarbojn kaj sukerkanojn, sed ĉefe la fiŝa industrio evoluis. La komunumo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj kaj akiris similan titolon laŭ filipina klasifikado en 1996.
Ekonomio
Sagay estas agrikultura kaj fiŝkapta urbego kun komerco. La sukerkano estas la ĉefa agrikultura produktaĵo.
Religio kaj lingvo
Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. En Sagay parolas 2 lokajn lingvojn.
Trafiko
Sagay estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke, krome tie kruciĝas vojo al la marbordo, respektive al interno de la insulo. La haveneto akceptas fiŝkaptistojn.
Klimato
Sagay situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 2193 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. Inter majo kaj decembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.