Naval pli frue estis Bagazumbol laŭ la indiĝena nomo. En 1859 la loknomo estis modifa al pli neŭtrala Naval kaj en la sekva jaro ĝi ricevis la statuson sendependa paroĥo. En 1869 ĝi ricevis la statuson municipo. En 2020 Naval kandidatiĝis al komponenta urbo laŭ filipina klasifikado.
Trafiko
Naval voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke kaj estas vojo al alia (orienta) marbordo. En la urbo tricikloj aŭ motorcikloj trafikas, al la ceteraj insulopartoj busetoj, al Tacloban aŭtobusoj. Flughaveno funkcias loke kun flugoj al Cebuurbo. Ekzistas haveno kun pramoj kaj boatoj.
Eduko
La ĉefa kampuso de la Ŝtata Universitato situas en Naval.
Religio
En Naval vivas plej ofte katolikoj, ankaŭ katedralo funkcias loke.
Klimato
La klimato de Naval estas klasifikita kiel tropika klimato kun musono. Jare pluvas averaĝe po 1509 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen iomete pli malofte inter januaro kaj aprilo. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.