Jam en 1952 oni proponis alian ĉefurbon en Nova Ekijo. Post 3 jaroj estis aprobita la nova ĉefurbo Palayan, kie tiam estis rizejoj. Palayan estis kreita en 1965 kiel laŭplana urbo. En 1969 oni jam aranĝis internacian renkontiĝon de skoltoj. En 1972 estis translokitaj loĝantoj el alia loko pro konstruo de barlago. La urbodomo estis konstruita en 2002. Palayan ricevis la klasifikon komponenta urbo.
Religio
Plej granda parto de la loĝantaro estas katolikoj, krome ankaŭ metodista preĝejo funkcias. Islamo konsistas el proksimume 3% de la populacio.
Trafiko
Palayan havas trairan ĉefvojon kaj flankovojojn. Cabanatuan estas atingebla tuj laŭ la ĉefvojo.
Klimato
Palayan situas en tropika musona klimato, tamen malpli da pluvo falas, nur jare po 593 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 22-30 °C.