La origina loknomo estis "Talpokan" (indiĝene "loko de multaj risortoj"), sed alvenis islamaj migrantoj ĉefe ekde la 14-a jarcento, kiuj konvertis la indiĝenojn al Islamo, eĉ ekzistis sultanlando. Estis multaj, kiuj rifuzis la novan religion, ili ekloĝis sur la altebenaĵoj. Kristanoj komencis alveni en la frua parto de la 20-a jarcento precipe el Cebuo. Ili establis paroĥon en 1938 kun helpo jezuitoj jam dum dominado de Usono. Pli frue en 1937 la komunumo akiris la statuson municipo. La japanoj regis ankaŭ ĉi tie inter 1942-1944. Pagadiano iĝis ĉefurbo de la ĵus establita provinco Suda Zamboango en 1952. La urbo atingis pli altan statuson en 1969 kaj la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj. Intertempe en 1976 katastrofa cunamo atingis la urbon.
Ekonomio
Pagadiano estas agrikultura urbo, kie oni kultivas rizojn, maizojn, fruktojn, kokosojn kaj ankaŭ oni bredadas. La industria branĉo estas produktado de mebloj, la loka industrio konsistas el prilaboroj de lignoj, bambuoj, rotangoj kaj fiŝkaptado.
Pagadiano estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. La trafiksimbolo de Pagadian estas la tricikloj, kiuj konformas al la monteta tereno. Nature estas ankaŭ busetoj, aŭtobusoj. La loka flughaveno donas eblecon flugi al Manilo kaj Cebuurbo, la loka haveno servas por pasaĝeroj, varoj kaj fiŝkaptistoj.
Klimato
Pagadiano situas en la tropika klimato. Jare pluvas inter 2,500 - 3,000 mm. Inter januaro kaj marto daŭras la seka sezono, sed ankaŭ tiam pluvas iomete. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj. Tifonoj estas maloftaj.