Apalit unue estis establita kiel unu el la misiaj kapeloj supozeble en 1597. Post longa hispana dominado Apalit travivis usonan, poste japanan dominadon. Ĉirkaŭ 2010 Apalit atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil).
Religio kaj eduko
En Apalit vivas kristanoj plejparte kun plimulto de katolikoj. Ankaŭ metodismaj preĝejoj funkcias.
Krom la elementa kaj mezlerneja edukado Apalit havas instituton kaj kolegion.
Trafiko
Apalit iam havis fervojan kontakton kun Manilo, sed la reloj estas malkonstruitaj. La urbego havas trairan vojon el San Fernando kaj malgravajn flankovojojn. Ene de Apalit oni uzas triciklojn, busetojn kaj aŭtobusojn.
Klimato
La klimato de Apalit estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 792 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, inter majo-oktobro ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.