Hispanaj monaĥoj establis komunumon en 1751 sub nomo Tolong Nuevo (=Nova Tolong). Ekde 1872 ĝi estis indiĝena vilaĝo. En unua duono de la 20-a jarcentoUsono dominis, inter 1942-1945 la japanoj regis. La nuna loknomo estas uzata ekde 1953. En la malfruaj 1990-aj jaroj Bayavan atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil) kaj en 2000 ricevis la titolon sendependa komponenta urbo laŭ la filipina kriterio.
Ekonomio
Bayavan estas agrikultura urbego kun mara fiŝkaptado kaj brutbredado. La industrio estas malgrava kun pluraj muelejoj. Oni proponas fiŝkaptan havenon.
Ĉe Bayavan forestas ĉefvojoj. En la urbo motortricikloj, busetoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Dabao.
Klimato
Bayavan situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1677 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.