Ekde la nememoreblaj tempoj vivis homoj laŭ la rivero en tiu areo. Hispanoj venkis la indiĝenojn en 1571, en la sekvanta jaro estis fondita komunumo el vilaĝoj; ankaŭ paroĥo Calumpit fare de aŭgustenanoj. En 1575 pluraj vilaĝoj estis aligitaj al Calumpit. En 1576 la urbeto estis dediĉita al la patroneco de Johano Baptisto. En 1580 Malolos iĝis jam aparta urbeto. Dum la Filipina Revolucio en 1896 loĝantoj de Calumpit partoprenis en la batalo kontraŭ la hispanoj. Fine 1901 dominado de Usono komenciĝis. En 1942 Usono detruis la ponton ĉe la urbeto por malhelpi la japanajn trupojn. Tamen inter 1942-1945 la japanoj regis. En la malfruaj 2000-aj jaroj Calumpit atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil).
Ekonomio
Calumpit estas agrikultura urbego, la areo estas taŭga por agrikulturo. La rivero estas riĉa fiŝkapta tereno kaj provizas kamparanojn por akvumi. La industrio konsistas el manmetioj, produktadoj de ceramikaĵoj, paperoj, vestoj.
Religio kaj eduko
Ĉirkaŭ 80% de la loĝantoj konfesas la katolikan kredon. Pro la usono periodo la protestantismo ankaŭ ĉeestas en la komunumo.
Calumpit havas trairan ĉefvojon, ŝoseo preteriras. En la urbego motortricikloj, busetoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La fervojo jam ne estas uzata.
Klimato
Calumpit situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 799 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.