Guimba estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provincoNova Ekijo. La loknomo el indiĝena lingvo, kiu estis la procezo hejti molajn argilajn potojn en kavo ĝis ili fariĝos ruĝetaj kaj firmaj.
La nuna Guimba iam estis pluvarbaro kun neniuj konstantaj homoj, nur foje ĉasistoj vivis tie. La unuaj kamparanoj alvenis en 1865 kaj forhakis la arbojn, poste plantis rizajn semojn. De tiam la rizo fariĝis la ĉefa agrikulturaĵo en la areo eĉ en la 20-a jarcento. Guimba estis oficiale fondita en 1897. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. La malnova urbodomo estis konstruita dum la usona erao, la nova en 2006. Guimba ricevis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la malfruaj 2000-aj jaroj.
Ekonomio
Guimba restis plu agrikultura urbo, sed nuntempe aperis la loka manfarada okupiĝo kaj iomete la komerco.
Religio
Plej granda parto de la loĝantaro estas katolikoj, dum aliaj religioj kiel metodistoj, adventistoj eĉ Islamo kaj aliaj ankaŭ ekzistas.
Trafiko
Guimba estas atingebla per traira ĉefvojo kaj flankovojoj. La iama stacidomo nun estas ruino.
Klimato
La klimato de Guimba estas klasifikita kiel tropika, tamen malpli da pluvo falas, nur jare po 593 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte. La temperaturo varias inter 22-30 °C.