Taytay origine situis en la orienta flanko de Laguna de Bay. En 1578jezuitoj alvenis, baldaŭ la loko estis centra misia stacio de franciskanoj. En 1579 Taytay estis formale establita kiel vilaĝo, ankaŭ kirko estis konstruita. Johano Baptisto estis ekde tiam la patrono. En la preĝejo la jezuitoj servis inter 1591-1768. Pro la senĉesaj inundoj la vilaĝo estis translokigita al pli alta tereno. La nova loko transprenis ankaŭ la patronon, eĉ la loknomon Taytay. Ekde 1853 ĝi apartenis al distrikto. En 1899 dum la Filipin–usona milito la plej granda parto de Taytay detruiĝis kaj post 2 jaroj ĝi estis parto de la nove kreita provinco Rizalo. Dum la 2-a mondmilito Taytay estis okupita de japanaj fortoj (1942-1945). En la 1980-aj jaroj la komunumo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda ol cent mil da loĝantoj).
Ekonomio
Taytay estas konata pro siaj bonkvalitaj pretaj vestaĵoj kaj lignaĵoj (ĉefe mebloj). Ne mankas en la urbo ankaŭ la komerca sektoro. Ekzistas pli ol 7000 komercaj kaj industriaj firmaoj funkciigantaj en la municipo, krome turisma celloko funkcias.
Religio kaj eduko
En Taytay vivas katolikoj plejparte kaj du kampusoj funkcias en la urbo.
Trafiko
Taytay havas trairan aŭtovojon kaj kelkajn flankovojojn al la najbareco. Ĝis la 2-a mondomilito ankaŭ fervojo trafikis. Enurbe tricikloj, aŭtoj, busetoj kaj aŭtobusoj trafikas.
Klimato
La klimato de Taytay estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1005 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun pli oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.