Basco estis nomumita pri en:José Basco y Vargas, kiu konkeris la insulojn kaj helpis kun reformoj la agrikulturon kaj komercon. Li estis ĉefo (guberniestro) de la insuloj ekde 1778. La loĝantoj korpe kaj kulture pli proksimas al la indiĝenaj popoloj de Tajvano ol al la filipinaj popoloj.
Ekonomio
La loĝantoj okupiĝas pri agrikulturo kaj fiŝkaptado. Estas kampanjo por listigi kelkajn erojn al Monda Heredaĵo de UNESCO.
Trafiko
Basco voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Flughaveno funkcias loke kun flugoj al Manilo kaj Baguio.
Eduko
En Basco nur baz- kaj mezlernejoj funkcias.
Religio
En Basco vivas plej ofte katolikoj, ankaŭ katedralo funkcias loke.
Klimato
La klimato de Basco estas klasifikita kiel tropika klimato kun musono. Jare pluvas averaĝe po 2346 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen iomete pli malofte en marto kaj aprilo. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 22-28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.