La frua hispana dominado en Calbayog (tiam Ibatan) komenciĝis kun jezuitoj en la 17-a jarcento. Oni konstruis kapelon, oni establis paroĥon. Calbayog aperis por la unuan fojon en 1739. Post elpelo de la jezuitoj en la 18-a jarcento franciskanaj monaĥoj alvenis. Estis kreita aparta paroĥo en 1785, plej ofte la eksteraj partoj ricevis apartajn paroĥojn. En 1878 granda ĥolerepidemio okazis mortiganta duonon de la populacio. Jam dum dominado de Usono kolegio estis establita en 1905, la diocezo post 5 jaroj. La japanoj regis en Calbayog inter 1942-1945, tiam filipinaj partizanoj luktis por la libereco. Calbayog urbiĝis en 1948 laŭ ĉarto kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1970-aj jaroj. En 2008 grava juĝisto estis mortpafita en atenco.
Ekonomio
Calbayog estas komerca, industria kaj fiŝkaptada centro en la regiono. En la kamparoj ekzistas agrikulturo (kopro, kanabo, rizo, legomoj, maizo, fruktoj, bambuo) aŭ arbarkulturo. Gravas la fiŝkaptado kaj bredado de bestoj. En la areo oni iomete minadas marmorojn kaj manganojn.
Religio kaj eduko
Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, eĉ Calbayog estas sidloko de diocezo. Estas ankaŭ rimarkinda islama ĉeesto kaj malgrandaj kristanaj malplimultoj.
Calbayog estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Enurbe busoj, taksioj kaj tricikloj liveras la pasaĝerojn. Calbayog havas enlandan flughavenon kaj malgrandan maran havenon.
Klimato
Calbayog situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1304 mm. Inter junio kaj decembro daŭras la pluva sezono, sed plupas ankaŭ en la ceteraj monatoj. La averaĝa temperaturo varias inter 23-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.