Generalo Mariano Alvarez estas planita urbo, la areo estis pli frue parto de Carmona. La projekto komenciĝis en 1968 por translokigi la kontraŭleĝajn loĝantojn en urbaro de Manilo, baldaŭ ankaŭ malriĉajn kaj mezklasajn loĝantojn. GMA oficiale estis fondita en 1981, poste alvenis loĝantoj ankaŭ el la najbaraj komunumoj.
Ekonomio
Generalo Mariano Alvarez estas ĉefurbo de fungoj, kiuj estas la ĉefa produkto de la urbo konforme al la programo "Unu Vilaĝo, Unu Produkto".
Eklezioj kaj eduko
Vasta plimulto de General Mariano Alvarez vivas romkatolikoj plejparte, iomete protestantoj. En la urbego funkcias kampusoj.
Trafiko
Ĉe General Mariano Alvarez preteiras ĉefvojo al Dasmariñas, tial la bruo de la vojo ne ĝenas la urbon. Nature estas bona vojo al la menciita ĉefvojo.
Klimato
La klimato de General Mariano Alvarez estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 21-29 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.