En tiu loko jam estis prospera komunumo jam antaŭ la koloniaj tempoj. Tre proksime estis Binalatongan, ĉefurbo de praa reĝlando. La hispana fondo okazis en 1578, la hispanoj donis la nun aktualan loknomon en 1718. Dominado de Usono komenciĝis en 1901, kiun interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). San Carlos urbiĝis laŭ filipina klasifikado en 1966, ĝi atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1970-aj jaroj. En 2007 la iama urbestro estis murdita dum evento ĉe la placo de la urbo. Li mortis post du tagoj.
Ekonomio
San Carlos estas agroindustria urbo. Oni okupiĝas pri brutbredado, dolĉakva fiŝkaptado, ceramikoj, nutraĵaj prilaboradoj, turismo kaj komerco. Tamen la plej gravaj estas kultivado de mangoj kaj manfaraĵoj per bambuoj.
Religio kaj eduko
La loĝantoj estas plejparte katolikoj. En San Carlos la plej altnivela eduko mankas.
Trafiko
San Carlos estas atingebla per pluraj ĉefvojoj. Enurbe tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. La plej proksima flughaveno (tamen malgranda) funkcias en Lingayen.
Klimato
San Carlos situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2829 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.