La oficiala fondo de San Juan okazis en 1848 sub nomo "San Juan de Bocboc". La vilaĝo travivis katastrofon kaŭzitan de ŝtormo kaj inundo en 1883. Tial post 3 jaroj la komunumo translokiĝis al pli bona loko. En la fruaj 1920-aj jaroj la loko estis renomita kiel San Juan honore al Johano Nepomuko, la patrono de la urbeto. Ĝi atingis la internacian klasifikon urbego en la 2010-aj jaroj.
Ekonomio
Sankta Johano havas specialan ekonomian zonon kaj estas turisma celloko pro ĝiaj strandoj. Estas menciindaj la agrikulturaj produktoj (apude) kaj la ceramika industrio (ene).
Eduko kaj religio
San Juan havas ŝtatan kampuson. La loĝantoj estas ĉefe kristanaj.
Trafiko
San Juan havas trairan vojon kaj flankovojon al la marbordo.
Klimato
La klimato de San Juan estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1142 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-decembro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 23-29 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.