Catbalogan estis fondita fare de jezuitoj en 1596. Jam tiam ĝi estis ĉefurbo de la insulo. En 1627 statuso de Catbalogan estis levita. En 1768 la jezuitoj foriris kaj franciskanaj monaĥoj alvenis. En 1900 la amerikanoj kaptis la urbon, en 1942 la japanoj faris la samon. La japanoj estis forpelitaj post 3 jaroj. Dufoje okazis incendioj: en 1957 kaj 1969. Catbalogan urbiĝis en 2007 laŭ la filipina klasifikado kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj.
Ekonomio
Catbalogan estas komerca, instrua, politika kaj financa centro en la insulo. Ekzistas ankaŭ fiŝkaptado, fremdultrafiko kaj agrikulturo.
Religio kaj eduko
Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. En Catbalogan universitato kaj kolegioj funkcias.
Trafiko
Catbalogan estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Enurbe ĉefe tricikloj liveras la pasaĝerojn. Aŭtobusoj trafikas eĉ al Manilo kaj Taklobano. La flughaveno servas nur por privataj flugoj. La haveno estas klasifikita kiel nacia haveno por pasaĝeroj kaj varoj.
Klimato
Catbalogan situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 2813 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 28 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.