La historia loknomo estis Nagaba, sed estis ŝanĝita en 1902 al Jordan (honore al Jordano). En 1918 la komunumo oficiale formiĝis kun 33 distriktoj, kiam ĝi disiĝis de Buenavista dum dominado de Usono. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. En 1941 1995 la foraj distriktoj forlasis Jordan-on. Guimaras iĝis aparta provinco en 1992; antaŭe ĝi apartenis al Iloilo.
Ekonomio
Jordan estas la komerca centro de la insulo.
Trafiko
Jordan voje estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke kaj estas alia vojo al alia flanko de la insulo. La haveno havas praman trafikon.
Klimato
La klimato de Jordan estas klasifikita kiel tropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 1507 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj. La temperaturo varias inter 23-30 °C.