En tiam nomata Piglabanan estis konstruita kristana kirko en 1572. Post 2 jaroj la loknomo ŝanĝiĝis al Libmanan. Tiutempe hispanoj kristanigis la loĝantojn. Post la filipina revolucio en 1898 usonaj trupoj alvenis en 1900 kaj dominis. Tiam estis konstruita lernejo (1903) kaj fervoja linio. La japanoj regis inter 1942-1945. En 1978 ponto estis konstruita. Libmanan en 2010 atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).
Ekonomio
Libmanan jam dum la hispana estis grava produktejo de rizoj dank' al la fekunda grundo kaj la abunda akvoprovizado. Ankaŭ la liverado kun komerco donas profiton al la urbego (trafilina aŭtovojo, fervojo kaj navigebla rivero). Grava loka industrio estas produkto de ceramikoj.
Trafiko
Ĉe Libmanan trairas la tutfilipina aŭtovojo, krome estas 2 flankovojoj. La rivero estas navigebla, fine estas fervoja linio.
Religio kaj eduko
Plejparto de la loĝantoj estas katolikoj en Libmanan, kie la diocezo estis fondita en 2009. En la urbego kampuso kaj kolegio funkcias.
Klimato
La klimato de Libmanan estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas 1977 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La jara averaĝa temperaturo varias inter 29-35 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.