Jablonné nad Orlicí estas urbeto kaj somerrestadejo en Ĉeĥio, situanta en Regiono Pardubice, en valo de rivero Tichá Orlice, 14 km de urbo Žamberk. Vivas ĉi tie 3 106 loĝantoj (2024).
En la jaro 1304 unuafoje estas menciata vilaĝo Gablona, kiu evoluis el doganejo sur vojo el Bohemio al Kladsko. La vilaĝo apartenis al monaĥejo de Zbraslav, pli malfrue ĝi estis posedaĵo de nobelaj familioj. Ĉi tie kreskis produktado de brosoj kaj fadenbutonoj. Jablonné akiris urbajn rajtojn en la jaro 1906 kaj en ties centro konserviĝis kelkaj valoraj domoj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
941
1880
1 042
1890
1 125
1900
1 248
1910
1 787
1921
1 786
Jaro
Loĝantoj
1930
1 768
1950
1 582
1961
2 086
1970
2 502
1980
2 883
1991
3 095
Jaro
Loĝantoj
2001
3 119
2014
3 263
2016
3 161
2017
3 136
2018
3 157
2019
3 189
Jaro
Loĝantoj
2020
3 149
2021
2 905
2022
2 904
2023
3 023
2024
3 106
Memorindaĵoj
Sur la kvadrata ĉefplaco, proklamita kiel urba monumentzono, situas pluraj malfrubarokaj domoj kaj du ĉarpentitaj konstruaĵoj kun tipaj gabloj, kaj pestokolono el 1748.
En plialtigita situo situas preĝejo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1683 kaj rekonstruita en 1725 konstruita sur loko de pli malnova lignokonstruaĵo el la 14-a jarcento. Kune kun granda unuetaĝa paroĥejo ĝi kreas valoran barokan tuton.