Municipo Dětřichov u Moravské Třebové situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 7 km nordoriente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 184 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borušov kaj Staré Město.
Historio
Pli frue la vilaĝo nomiĝis Dittersdorf, Dietrichsdorf, Mostečné, Mostečná aŭ Ulice. En la 14-a jarcento estis ĉi tie mastrumaj konstruaĵoj de kelkaj kortoj apartenantaj al sinjorejo Moravská Třebová. En centro de la vilaĝo estis fortikaĵeto, el kiu estis gardataj nomita havaĵo kaj negocista vojo, kiu gvidis trans la vilaĝo. La fortikaĵeto trovaĝis proksime de nuna kapelo kaj estis ĉirkaŭigita per fosaĵoj kaj remparoj.
Origine slava vilaĝo estis priloĝigata per germanaj koloniistoj kaj en la dua mondmilito estis vicigita en t.n. Sudetoj kaj estis parto de Germanio. Post la milito kaj elloĝigo de germanoj estas en la vilaĝo nur ĉeĥa loĝantaro.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 531 |
---|
1880 | 500 |
---|
1890 | 476 |
---|
1900 | 457 |
---|
1910 | 425 |
---|
1921 | 429 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 451 |
---|
1950 | 304 |
---|
1961 | 256 |
---|
1970 | 251 |
---|
1980 | 252 |
---|
1991 | 225 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 219 |
---|
2014 | 200 |
---|
2016 | 206 |
---|
2017 | 199 |
---|
2018 | 194 |
---|
2019 | 194 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 190 |
---|
2021 | 180 |
---|
2022 | 188 |
---|
2023 | 185 |
---|
2024 | 184 |
---|
Memorindaĵoj
En la municipo estas tiuj ĉi memorindaĵoj:
Monumento al viktimoj de nazioj
Kultura memoraĵo de Ĉeĥa respubliko - Monumento al viktimoj de nazioj, konstruita en la jaro 1955. Proksime de la vilaĝo estis en la jaroj 1942 - 1945 koncentrejo por polaj, rusaj, belorusaj kaj ukrainaj patrinoj kaj gravedaj virinoj. Ili devis labori en fabrikoj kaj ĉe agrikulturistoj en nordmoraviaj Sudetoj. Laŭ iuj fontoj ĉi tie mortis kelkaj centoj aŭ eĉ kelkaj miloj da virinoj kaj infanoj. La monumento estis konstruita en la jaro 1955.
Pluaj memorindaĵoj
Eksteraj ligiloj