Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo en Slovakio. Por informoj pri historia departemento en Hungara reĝlando, vidu la artikolon Nyitra (historia departemento).
Nitra,hungareNyitra,germaneNeutra, esperante ankaŭ Nitro[1], estas urbo en Slovakio, ĉefurbo de samnomaj provinco kaj distrikto. Troviĝas 90 km nordoriente de Bratislavo. Ĝi havas areon de 108 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 87.000 (en 2002). Pro la situo ĉe monto Zobor la altodiferencoj en la urbo estas konsiderindaj; oni taksas ĝian mezan alton super maro jen per 190 m, jen per 250.
Historio
Nitra estas la plej malnova urbo de Slovakio, kiun kronikoj mencias jam en la 9-a jarcento. Komencoj de ĝia prisetlado estas en pratempo, kiel tion pruvas la arkeologiaj trovitaĵoj sur la urbo-tereno. Jam antaŭ 30 mil jaroj ĝi estis dense loĝigita areo. Areo de la nuna Nitra estis grava loko de keltoj (jam kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo), pli poste de ĝermanoj kaj fine slavoj. Ĝi estis sidejo de unuaj konataj regantoj de la nuntempa regiono de Slovakio – germanaj triboj "Kvadoj" (ĉ. j. 396 p.K.) kaj ekde la 8-a jarcento ĝis 1108 sidejo de la Nitra-princlando.
Nitra estas urbo kun granda historia signifo. Komenco de setlado atingas praepokon, kio dokumentas multaj arkeologiaj trovoj en la urba teritorio. Jam antaŭ 30 000 ĝi estis dense loĝata. Nitra estis centro de regno, kiu daŭris de la 8-a jarcento ĝis 1108. La unua skriba mencio devenas el 828, kiam Nitra estis episkopejo de Grandmoravia Regno. Tiam konsekrigis la salcburga arkiepiskopoAdalram la unuan kirkon en nuna Slovakujo.
Pribina (ĉ. 800-861) estis slava princo kiu kristaniĝis kaj konstruigis la unuan kristanan preĝejon en slava teritorio en Orienta Eŭropo, en loko, kiu supozeble estis la nuna Nitro en 827, aŭ temas almenaŭ pri la unua slava preĝejo, kies ekzisto estas dokumentita. Li estis princo de duklando Nitro ĝis la jaro 833 kaj poste duko de Malsupra Panonio, kiu troviĝas en la teritorio de la nuntempa Hungario.
En 1910 loĝis en la urbo 16 418 homoj (9 754 hungaroj, 4 929 slovakoj, 1 636 germanoj). La urbo estis longe distriktejo de la historia hungaria departemento Nyitra. En 1920 la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis en la urbo 87 285 homoj (83 285 slovakoj, 1 489 hungaroj, 807 ĉeĥoj, 323 ciganoj, 55 ukrainoj, 47 germanoj, 18 rutenoj).
Vidindaĵoj
La plej fama historia memoraĵo kaj dominanto de la urbo estas la Kastelo de Nitra el la 11-a jarcento, en la 15a jarcento rekonstruita kaj ankoraŭ ŝanĝata en la epoko de baroko. La kastelo estis konstruita sur la loko de la slava setlejo de la 9a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Hodiaŭ ĝi estas sidejo de la arkeologia departemento de SAV (Slovaka Akademio de Sciencoj) kaj de episkopo. Viziteblaj estas nur la katedralo kaj la dioceza muzeo.
En marto 1996 en Nitra okazis studkonferenco de AIS, la Slovaka Prov-SUS, per kiu AIS oficiale komencis sian agadon en Slovakio. Ankaŭ parto de la konferenco SUS 25 (en 2001) okazis en Nitra.