Zoltán Palotás [palotAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Palotás Zoltán Gábor estis hungara ŝtata oficisto.
Zoltán Palotás[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1913 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario kiel Nyitra, nuntempe en Slovakio), li mortis la 5-an de novembro 1996 en Budapeŝto.
Biografio
Zoltán Palotás akiris juran diplomon en Scienca Universitato Erzsébet en 1939. En 1943 li havis stipendion en 1943. Komence li estis ŝtata oficisto, inter 1946–1952 privata komercisto, pli poste li laboris en instituto aŭ oficejo ĝis la pensiuliĝo en 1974. Dum la emeritaj jaroj li esploris trafikojn de Hungario kaj Hungara reĝlando, ankaŭ poŝtan trafikon. Li kandidatiĝis el trafikscienco en 1991 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis medalon en 1990.
Elektitaj kontribuoj
- A geopolitika és Pécs közlekedésügye. (1941)
- A vasútsűrűség és a vasútellátottság kérdéséhez. (1953)
- Csehszlovákia közlekedése. (1959)
- Városaink jellege és az ingavándorforgalom. (1966)
- A népességkategóriák kommunális fogyasztása. (1974)
- A trianoni határok. (studo, 1990)
- A békeszerződések katasztrofális következményei. (artikolaro, 1997; 2008)
Fontoj
Referencoj