Skalka u Doks
Skalka u Doks (germane Kalken) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa proksimume 4 km sudokcidente de Lago de Mácha. Vivas ĉi tie 179 loĝantoj (2025). La najbaraj municipoj de la setlejo estas Doksy, Vrchovany, Chlum kaj Dubá. Partoj de municipoLa municipo konsistas el du bazaj setlejunuoj: La loĝigo koncentriĝas en vilaĝo Stará Skalka (Alt Kalken), de kiu iom pli ol 1½ km nordokcidente, sub monto de Šedina (473 m), situas domaro Nová Skalka (Neu Kalken), hodiaŭ pure refreŝigeja karaktero. HistorioSkalka, devene Kalek, estis kiel senjorujo Bezděz fondita verŝajne en la 13-a jarcento. Menciis pri ĝi en la jaro 1348 eĉ Karolo la 4-a en dokumento por Ješek Kluk. En la jaro 1402 Skalka apartenis al Berkidoj kaj en la jaro 1417 al vidvino Alžběta z Klinštejna kaj post ŝia morto al la reĝo. La 12-a de aprilo 1976 Skalka estis alligita al urbo Doksy. Denova memstariĝo okazis en la jaro 1991. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Interesaĵoj
|