- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Česká Lípa. Pri kvartalo de Karlovy Vary temas artikolo Bohatice (Karlovy Vary).
Bohatice (germane Voitsdorf) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa apud ŝoseo inter Zákupy kaj Mimoň, proksimume 4 km okcidente de Mimoň kaj 3 km oriente de Zákupy. Vivas ĉi tie 242 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ralsko, Zákupy, Mimoň kaj Pertoltice pod Ralskem.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1304.
Al la 1-a de julio 1980 la municipo estis formale alligita al Zákupy, post balotoj en la jaro 1991 ĝi memstariĝis.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 426 |
---|
1880 | 376 |
---|
1890 | 359 |
---|
1900 | 334 |
---|
1910 | 380 |
---|
1921 | 329 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 358 |
---|
1950 | 195 |
---|
1961 | 197 |
---|
1970 | 193 |
---|
1980 | 157 |
---|
1991 | 146 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 155 |
---|
2014 | 217 |
---|
2016 | 212 |
---|
2017 | 218 |
---|
2018 | 212 |
---|
2019 | 215 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 222 |
---|
2021 | 234 |
---|
2022 | 233 |
---|
2023 | 239 |
---|
2024 | 242 |
---|
Memorindaĵoj
- La plej malnova domo estas eksa voktejo el la 17-a jarcento kun arkaika trabfakaĵo. Nun ĝi estas ĉefa dominaĵo de la municipo.
- Sur la norda montopiedo de monto Ptačí vršek situas memorige protektita secesia akvoturo, kiu servis por provizado de akvo de Zákupy per akvo el proksima fontejo.
- En la municipo estas konata bredado de vakeraj ĉevaloj "Norda ranĉo", kiu pro sia propono de servoj donas al Bohatice eĉ la turisman interesaĵon.
Pluaj fotoj
-
Instrupado Ptačí vršek - Bohatice
-
Memorige protektita akvoturo
-
Eksa voktejo en Bohatice
-
Kolono de Virgulino Maria
-
Kapeleto ĉe ŝoseo