Jestřebí (distrikto Česká Lípa)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jestřebí
Jestřebí
germane Habstein
municipo
Belvidejo el burgo Jestřebí al la municipo
Blazono
Oficiala nomo: Jestřebí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Situo Jestřebí
 - alteco 259 m s. m.
 - koordinatoj 50° 36′ 31″ N 14° 35′ 05″ O / 50.60861 °N, 14.58472 °O / 50.60861; 14.58472 (mapo)
Areo 22,13 km² (2 213 ha)
Loĝantaro 853 (2024)
Denseco 38,54 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 61, 472 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 561665
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jestřebí (Česká Lípa District)
Retpaĝo: www.jestrebi.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Jestřebí (germane Habstein) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Vivas ĉi tie 853 loĝantoj (2024). Ĝi troviĝas 9 km sudoriente de distrikta urbo Česká Lípa kaj 6 km nordokcidente de urbo Doksy. La hodiaŭa municipo estas sekvanto de devena urbeto Krušina, kiu situis rekte sur montopiedo de burga monto kaj ĝis hodiaŭ konserviĝis el ĝi nur meze de tombejo situanta sonorilejo de devena, pli poste ankaŭ pereinta preĝejo. En municipon Jestřebí enfalas vilaĝoj Újezd, Pavlovice kaj Popelov kaj solejoj aŭ pereintaj setlejoj Podolec, Nový Svět kaj Chvístec (germane Quis).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Doksy, Zahrádky, Provodín, Holany, Chlum kaj Dubá.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 301
18801 244
18901 098
19001 058
19101 065
19211 080
JaroLoĝantoj
19301 298
1950830
1961835
1970758
1980752
1991709
JaroLoĝantoj
2001770
2014834
2016842
2017856
2018847
2019828
JaroLoĝantoj
2020821
2021767
2022828
2023835
2024853

Memorindaĵoj

  • Preĝejo de sankta Andreo, inicita al sankta Andreo
  • Statuo de sankta Antonio de Padovo
  • Sonorilejo apud enirejo en areon de tombejo en Jestřebí
  • Sankta vojo troviĝas ĉe unu el muroj de la tombejo en Jestřebí. Kreas ĝin sep niĉaj kapeloj.
  • Ruino de burgo Jestřebí elstaras en domina situo sur grejsa insulmonto super la municipo. Temas pri parte en rokon hakita burgo elserĉata abunde de turistoj.
  • Barokaj paroĥoj en Jestřebí kaj en Pavlovice
  • Masonitaj kaj lignaj domoj en Pavlovice kaj en Jestřebí kiel ekzemploj de la devena germana popola arkitekturo
  • Pavumita vojo kun Fürsta fontejo en Pavlovice

Protektitaj teritorioj

En la katastron de Jestřebí trafas nacia naturmemorindaĵo Novkastela fiŝlago, kiu estas enskribita inter monde signifaj malsekejoj de Ramsar-Interkonsento.

Pluaj fotoj