Brniště (germane Brims, eventuale Brins) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Vivas ĉi tie 1 325 loĝantoj (2024). Kun devene memstaraj ĉirkaŭaj vilaĝoj Jáchymov kaj Hlemýždí ĝi kreas koheran tutaĵon, pluaj administre almembrigitaj vilaĝoj (Luhov, Nový Luhov, Sedliště kaj Velký Grunov) situas aparte.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zákupy, Velký Valtinov, Stráž pod Ralskem, Velenice, Jablonné v Podještědí, Noviny pod Ralskem, Cvikov kaj Pertoltice pod Ralskem.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 218 |
---|
1880 | 2 224 |
---|
1890 | 2 052 |
---|
1900 | 1 980 |
---|
1910 | 1 866 |
---|
1921 | 2 051 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 132 |
---|
1950 | 1 305 |
---|
1961 | 1 207 |
---|
1970 | 1 227 |
---|
1980 | 1 272 |
---|
1991 | 1 248 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 332 |
---|
2014 | 1 360 |
---|
2016 | 1 330 |
---|
2017 | 1 346 |
---|
2018 | 1 353 |
---|
2019 | 1 339 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 353 |
---|
2021 | 1 325 |
---|
2022 | 1 356 |
---|
2023 | 1 351 |
---|
2024 | 1 325 |
---|
Eklezioj
En la municipo agadas du eklezioj:
- Romkatolika paroĥo Brniště (baroka preĝejo de sankta Mikolao)
- Frateca unueco de baptistoj Brniště (nova moderna preĝdomo)
Post la jaro 1945 transloĝiĝis en la municipon pli granda grupo de baptistoj. En la jaro 2007 ili finkonstruis por si novan preĝdomon en Brniště sub nomo Ensembla domo Oazo.
Transporto
Proksime de la municipo kondukas fervojlinio el Liberec ĝis Česká Lípa kaj flanke de loĝkonstruaĵoj, sur katastro de la loka parto Hlemýždí estas granda haltejo markita Brniště, de la municipo malproksima proksimume 2 km. Ĉiutage haltas en ĝi 10 paroj de personaj trajnoj, rapidtrajnoj traveturas la haltejon sen halto.
Naturo
Oriente de la municipo elstaras pro minado endanĝerigita monto Tlustec (591 m s. m.), sur la flanko okcidenta poste arbarigita monto Brnišťský vrch (491 m s. m.). Tra la municipo fluas de la nordo al la sudo rojo Panenský potok (la dekstra alfluanto de Ploučnice). La rojo akvigas fiŝlagon Brništský rybník.
Pluaj fotoj
-
Brniště
-
Brniště
-
Brniště, placo kun preĝejo
-
Brniště kun la fiŝlago
-
Preĝejo de sankta Mikolao kun tombejo
-
Nova preĝdomo de eklezio de Baptistoj
Partoj de municipo Brniště (6) |
---|
|
|