Nové Město pod Smrkem (germaneNeustadt an der Tafelfichte) estas urbo en regiono Liberec en Ĉeĥio. La urbo oriente limas al Pollando. Vivas en ĝi 3 757 loĝantoj (2024).
La iom longan nomon oni foje mallongigas kiel NMpS. Ankaŭ la urba retejo uzas ĉi tiun nomon.
Historio
La urbo estis fondita en 1584 de Melchior von Redern kun la nomo Böhmisch-Neustadt (bohemia novurbo). Jam antaŭe en proksima Ludvíkov/Lusdorf ekzistis setlejo, kun preĝejo el la jaro 1346, kiu ankoraŭ ekzistas. En la urbo (urborajto en 1592) loĝis ministoj, kiuj ĉirkaŭe minis kupron, feron kaj stanon. Pro minado la urbo prosperis ĝis la tridekjara milito; poste ĝi koncentriĝis al aliaj ekonomiaj branĉoj, ekzemple produktado de teksumaĵoj (ŝpinado, teksado). En la 19-a jarcento aldoniĝis la produktado de porcelano.
Ĝis la dua mondmilito granda plimulto de la loĝantaro estis germanoj (1930: 95,8 %); la germana nomo de la urbo tiam estis Neustadt an der Tafelfichte. ("Tafelfichte" estas la germana nomo de la monto "Smrk".)