Svor (germane Röhrsdorf) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa apud suda flanko de Luzacia montaro. Tra la municipo fluas rojo Boberský potok kaj kondukas tra ĝi ŝoseo I/9 kuniganta Ŝluknovan terlangon kun la ĉeĥa enlando. La municipo havas tre bonan aŭtobusan kaj trajnan komunikon. Municipo Svor konsistas el du partoj - Svor kaj Rousínov. Plu al la municipo apartenas solejo Nová Huť. Svor situas en montoriĉa tereno. Vivas ĉi tie 699 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kytlice, Polevsko, Jiřetín pod Jedlovou, Mařenice, Nový Bor, Cvikov kaj Radvanec.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1395.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 567 |
---|
1880 | 1 650 |
---|
1890 | 1 753 |
---|
1900 | 1 842 |
---|
1910 | 1 920 |
---|
1921 | 1 702 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 763 |
---|
1950 | 825 |
---|
1961 | 875 |
---|
1970 | 770 |
---|
1980 | 638 |
---|
1991 | 559 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 624 |
---|
2014 | 658 |
---|
2016 | 653 |
---|
2017 | 672 |
---|
2018 | 664 |
---|
2019 | 663 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 649 |
---|
2021 | 631 |
---|
2022 | 661 |
---|
2023 | 677 |
---|
2024 | 699 |
---|
Memorindaĵoj
- La devena fostodoma kapelo konstruita en la jaro 1745 estis pli poste en la jaro 1788 alikonstruita al malfrue baroka preĝejeto aŭ kapelo de La plej santa Triuunuuo kun tureto kaj mansarda tegmento, tipa por tiuj ĉi konstruaĵoj.
Rilataj artikoloj
Pluaj fotoj
-
Svor
-
Svor
-
Svor
-
Stacidomo en Svor
Partoj de municipo Svor (2) |
---|
|
|