- Eble vi serĉas: Valtínov – municipo en regiono Ĉeĥa Kanado.
Velký Valtinov (germane Groß Walten, iam indikata kiel Valtínov) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. La teritorio de municipo troviĝas en cismontara zono de Luzacia montaro, 2 km sudokcidente de Jablonné v Podještědí. Tra la municipo fluas rojo Panenský potok. Vivas ĉi tie 196 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jablonné v Podještědí, Kunratice u Cvikova, Brniště kaj Cvikov.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1399.
Ĝis fino de la jaro 1990 ĝi estis integra konsisto de Jablonné v Podještědí. Ekde la 1-a de januaro 1991 ĝi estas memstara municipo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 768 |
---|
1880 | 707 |
---|
1890 | 595 |
---|
1900 | 631 |
---|
1910 | 590 |
---|
1921 | 562 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 560 |
---|
1950 | 381 |
---|
1961 | 349 |
---|
1970 | 268 |
---|
1980 | 224 |
---|
1991 | 181 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 174 |
---|
2011 | 180 |
---|
2014 | 190 |
---|
2016 | 189 |
---|
2017 | 191 |
---|
2018 | 194 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 193 |
---|
2020 | 198 |
---|
2021 | 185 |
---|
2022 | 194 |
---|
2023 | 191 |
---|
2024 | 196 |
---|
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Johano Nepomuka
- Kastelo Dolní Valtinov
- Burgejo Tlustec, ruino de senjora sidejo, skribe dokumentita el la 14-a jarcento
Transporto
En la municipo estas haltejo sur fervojlinio 086 el Liberec ĝis Česká Lípa. Tra la municipo kondukas ŝoseo el Jablonné v Podještědí ĝis Brniště.
Pluaj fotoj
-
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka
-
-
Statuoj de sanktuloj ĉe la preĝejo
-
Monumento al viktino de la milito
-
Municipa ofico