Paseky nad Jizerou estas montara municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Semily, regiono Liberec. Vivas ĉi tie 247 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kořenov, Rokytnice nad Jizerou, Zlatá Olešnice, Harrachov, Vysoké nad Jizerou kaj Jablonec nad Jizerou.
Historio
La unua skribmencio pri vilaĝo devenas el la jaro 1713.
La municipo estis verŝajne fondita en la 16-a jarcento, sed la plej malnova mencio devenas nur el la jaro 1654. La plej malnova parto estis Makov, kie jam tiutempe estis bvitrofarejaj gisejoj, kaj Havírna, kie oni minis arĝenton. Iom post iom cedis arbaroj en la ĉirkaŭaĵo al homa agado kaj sur la novaj senarbejoj aperis pluaj domoj, kies loĝantoj estis plurfoje teksistoj.
Priskribo de municipo
La muni ipon kreas kelke da domaroj kaj kvanto de montaraj domoj dissemitaj sur montoflankoj. La tutan municipon ensumigas uunu katastra teritorio. Bazaj setlejunuoj estas en la municipo statistike registritaj sume tri: Paseky nad Jizerou, Havírna kaj Makov. Havírna estas strio de loĝigo en valo de rojo Havírenský potok, sude de montopinto Hromovka kaj norde de montopinto Mechovice (803 m s. m.), kaj ĝi konsistas el setlejlokoj Za Vrškem, Na Piavě, Lomička, Suchá ktp. Makov estas loĝigo en la suda parto de la municipo, en valo de rojo Makovský potok. La nordokcidenta parto de la municipo, kun kelke da skitreniloj kaj skideglitejoj, nomiĝas Hořensko, kaj grupiĝo de domoj en la orienta deklivo de monto Javorník (822 m s. m.) nomiĝas Tomšov. Apud ŝoseo proksime de Tomšov situas iama gastejo Na Perlíčku aŭ Na Prdku. Al la municipo apartenas ankaŭ arbarkovrita regiono norde de Havírna, kun montoj Hromovka (916 m s. m.), Bílá skála (proksima montopinto 957 m s. m., ttt de la municipo indikas 964 m s. m.) kaj Kapradník (910 m s. m.) kaj kun domaro Zabyly en valo de rivero Jizera. La malplej alta punkto de la teritorio estas nivelo de Jizera, 476 m s. m.
La municipo najbaras kun municipoj Zlatá Olešnice kaj Kořenov (k. t. Rejdice, Příchovice kaj Polubný), nordokcidente per Jizera kun teritorio de urbo Harrachov, oriente per Jizera kun teritorio de urbo Rokytnice nad Jizerou (k. t. Dolní Rokytnice), sude kun teritorio de urbo Vysoké nad Jizerou (k. t. Sklenařice) kaj urbo Jablonec nad Jizerou.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 516 |
---|
1880 | 1 492 |
---|
1890 | 1 439 |
---|
1900 | 1 340 |
---|
1910 | 1 305 |
---|
1921 | 1 019 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 044 |
---|
1950 | 595 |
---|
1961 | 539 |
---|
1970 | 428 |
---|
1980 | 367 |
---|
1991 | 293 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 256 |
---|
2011 | 243 |
---|
2014 | 247 |
---|
2016 | 244 |
---|
2017 | 252 |
---|
2018 | 251 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 249 |
---|
2020 | 251 |
---|
2021 | 255 |
---|
2022 | 245 |
---|
2023 | 256 |
---|
2024 | 247 |
---|
Pluaj fotoj
-
Monto
Kotel el Paseky nad Jizerou
-
Paseky nad Jizerou, hotelo Paseky
-
Paseky nad Jizerou, restoracio, muzeo kaj preĝejo
-
Paseky nad Jizerou
-
Paseky nad Jizerou
-
Eksa lernejo en Makov