|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karlovice
|
Karlovice (germane Karlowitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Semily, regiono Liberec proksimume kvin kilometroj de Turnov direkte sudorienten sur ŝoseo I/35. Vivas ĉi tie 904 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radostná pod Kozákovem, Mírová pod Kozákovem, Turnov, Rovensko pod Troskami, Kacanovy kaj Hrubá Skála.
Historio
Karlovice troviĝas sur teritorio de eksa vilaĝo Přáslavice, kies historio tuŝas ĝis princaj tempoj. Sed la nobelaro en la 15-a jarcento kaŭzis ĝian pereon. La loka preĝejo de sankta Georgo devenas el la 14-a jarcento. La unua skribmencio pri vilaĝo Karlovice devenas el la jaro 1543. La vilaĝo alterne subiĝis al influo de senjorujoj de familio Waldstein kaj Hrubá Skála. Signifa impluso por evoluo de la regiono estis malfermo de banloko Lázně Sedmihorky en la jaro 1842.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 942 |
---|
1880 | 962 |
---|
1890 | 994 |
---|
1900 | 935 |
---|
1910 | 947 |
---|
1921 | 945 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 029 |
---|
1950 | 846 |
---|
1961 | 749 |
---|
1970 | 720 |
---|
1980 | 666 |
---|
1991 | 665 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 672 |
---|
2014 | 738 |
---|
2016 | 766 |
---|
2017 | 771 |
---|
2018 | 772 |
---|
2019 | 768 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 783 |
---|
2021 | 773 |
---|
2022 | 785 |
---|
2023 | 911 |
---|
2024 | 904 |
---|
Partoj de municipo
Memorindaĵoj
Pluaj fotoj
-
Domoj n-roj 12 kaj 13
-
Preĝejo de sankta Georgo
Partoj de municipo Karlovice (5) |
---|
|
|